Marto de 2023
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2023:
Mortis Oe Kenzaburo, japana verkisto, kiu estis ricevinta Nobel-premion pri literaturo en 1994.
Atako de israelaj fortoj en Jenin rezultis en morto de ses palestinanoj.
Traktato de alta maro: historia interkonsento por protekti internacian maron atingita ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
- En
Estonio okazis parlamenta baloto kaj en
Karintio (Aŭstrio) regiona. La estona baloto konfirmis la subtenon al la Estonia Centra Partio kaj al ĉefministrino Kaja Kallas, per 37 el la sume 101 membroj en la parlamento de Estonio.
- En la
Federacio de Mikronezio okazis ĝenerala baloto.
Longdaŭra ciklono Freddy okazigis almenaŭ 29 mortojn kaj enormajn damaĝojn en Madagaskaro, Mozambiko kaj Zimbabvo dum pli ol unu monato.
- En
Nepalo okazis prezidanta baloto: elektiĝis Ram Chandra Paudel.
Irano kaj Saudarabio restarigis diplomatiajn rilatojn danke al perado de Ĉinio.
- En
Usono ĉefaj Oskar-premioj iris al filmo Everything Everywhere All at Once, dum ĝia aktorino Michelle Yeoh ricevis la Oskar-premion kiel la Plej Bonkvalita Aktorino — la unua azia kaj la dua neblankula aktorino post Halle Berry en 2002.
- En
Kameruno okazis senata baloto.
- En
Nederlando okazas provincaj balotoj.
Fortaj protestoj kontraŭ reformo de emeriteco rezultis en tumultoj en Parizo kaj 258 arestoj.
En sia enketo pri la Ukrainio-Rusio milito, la Internacia Puna Kortumo emisiis arestordonojn kontraŭ la Prezidanto de Rusio, Vladimir Putin, por militkrimoj, pro lia ŝajna implikiĝo en la kidnapo de infanoj de Ukrainio al Rusio.
Frapinte Mozambikon kaj Madagaskaron, la ciklono Freddy okazigis 326 mortojn kaj enormajn damaĝojn en Malavio.
- En
Kazaĥio okazas parlamenta baloto kaj en
Montenegro prezidanta.
En Saitamo komenciĝas la monda ĉampinado de arta sketado, kiu daŭros ĝis la 26-a de marto.
- En
Kubo okazas parlamenta baloto.
- En
Turkmenio okazas parlamenta baloto.
|